kabaret/o PV , kabared/o PIV2

kabareto, kabaredo

1.
TEA Drinkejo, kafejo aŭ vesperkunvenejo, kie poetoj kaj kantistoj prezentas siajn verkojn: [„la Tri Koboldoj“] titoliĝis la esperantista kabareto en Montmartre, kiun fondis kaj majstre gvidis Raymond Schwartz [1]; [Georges Lagrange] regule kontribuis al „la Tri Koboldoj“, la pariza kabaredo gvidita de Rajmundo Ŝvarc' [2]; Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo, || Kun tintila sonorad’ || Ni veturas — aventuras, la ĉevaloj fluge kuras || Sub la stela miriad’ [3]. SIN:koncertkafejoVD:varietea teatro
2.
TEA Spektaklo de la tipo prezentata en kabareto1; humura literatura kunveno: en malnova fama kafejo „Jama Michalikowa“ ni kun sentimento rigardas kabareton el la komenco de dudeka jarcento, laŭ Boy Żeleński – „Tre verda baloneto“ [4]; f-ino Barlaston prezentis vesperan kabareton, en kiu ŝi kantis kelkajn kantojn el operoj kaj muzikaj dramoj [5]; tute kuriozan efikon kaŭzis kunligo en la sama vespero de leĝera „Kabaredo“ kun tragika „Aniaro“ [6]; bedaŭrinde mi ne havis eblecon rigardi kabaredon „Fraŭlino Barlaston“ kiu, kiel mi poste aŭdis, estis tre amuza [7]. VD:varieteo
1. R. Bernard: Funebra parolado pri la Tri Koboldoj, Nica literatura revuo, 1956-07 ĝis 08, p. 215-221a
2. Pola Radio: Trarigardo de la E-Gazetaro 2004-08-31, http://www.radio.com.pl/polonia/article.asp?tId=14344
3. Nikolao Hohlov: Vintra fabelo., „Tajdo“, 1928
4. Krakovaj bildoj, Lodza informilo
5. D. Rogers: Kongresaj impresoj, http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/a_konim.htm
6. H. Gorecka: LOdE, 2003:8-9
7. I. Leceniewska: Mia dusemajna restado en Prago, Lodza informilo
angle:
cabaret
beloruse:
кабарэ
ĉeĥe:
bar (podnik), kabaret, šantán
ĉine:
卡巴莱 [kǎbālái], 杂耍 [záshuǎ]
finne:
kabaree
france:
1. cabaret (établissement de spectacle) , caf'-conc', café-concert, café-chantant, music-hall (établissement) 2. music-hall (spectacle), spectacle de cabaret
germane:
Kabarett, Kleinkunstbühne
hungare:
kabaré
japane:
キャバレー, ナイトクラブ, 文芸懇話会 [ぶんげいこんわかい]
katalune:
cabaret
nederlande:
cabaret
pole:
1. kabaret 2. kabaret
portugale:
cabaré
ruse:
кабаре
slovake:
bar, kabaret
svede:
kabaré
ukraine:
кабаре

administraj notoj

pri ~o, ~o 1.:
      Mi ne certas, ĉu la kriterio "propraj verkoj" plu
      estas aktuala. Almenaŭ tio estas malvastigo de la
      senco kompare al la tradukoj en pluraj naciaj lingvoj.
      [MB]
    
pri ~o, ~o 2.:
      Ĉi tiu derivita senco, kiu restis de PV ĝis en PIV2 sub la
      nura formo „humura literatura kunveno“, supozeble ne troviĝas en
      ĉiuj tradukoj.
      [MB]