ĵuras/o PV

ĵuraso

GEOL Geologia periodo en mezozoiko inter triaso kaj kretaceo: duon-krokodilo-duon-ŝarka besto hantis oceanojn dum ĵuraso [1]; ravaj pejzaĝoj […] de la artefarita ĵurasa praarbaro [2].
Rim.: PIV2 iom arbitre alinomis tiun ĉi sencon „ĵurasio“: inter la trovitaj senvertebruloj estas precipe amonitoj kaj ĵurasiaj spongoj [3].
angle:
Jurassic
beloruse:
юрскі пэрыяд
ĉine:
侏罗纪 [Zhūluójì], 侏罗纪 [zhūluójì]
france:
jurassique (subst., époque)
germane:
Jura
hispane:
período jurásico
hungare:
jura
itale:
Giurassico
katalune:
Juràssic
nederlande:
jura
pole:
jura
portugale:
(período) jurássico
ruse:
юрский период

Ĵuraso

GEOG Alpa kresto, 200 km longa en la nordokcidento de la Alpoj ĉe la franca-svisa limo, laŭ kiu estas nomita la tertavolo kaj geologia periodo: norde de Svislando de Ĝenevo ĝis la zurika flughaveno etendiĝas montaro kun la nomo Ĵuraso [4]; ĉiam pli alte sur la ĵurasa deklivo super Neuchâtel oni konstruas novajn kvartalojn [5].
4. Monato, Mireille Grosjean: Kultura mozaiko, 2015
5. Monato, Mireille Grosjean: Urbo kun forta studemo, 2015
beloruse:
Юра (горы)
ĉine:
侏罗纪 [zhūluójì]
germane:
Jura
japane:
ジュラ紀 [ジュラき], ジュラ系 [ジュラけい]

administraj notoj