ĵorur/o PIV1

ĵoruro

TEA Tradicia speco de japana teatro estiĝinta en la 14a jarcento, kun kantata rakonto, rolantaj pupoj, akompana muziko: la realisma, liberama kaj humana spirito de homoj prosperigis la teatrajn artojn kiel la kabuko kaj ĵoruro-pupludoj [1]; Takeda Izumo, kiu mem movis marionetojn, donis dramecon al prezentado de ĵoruro, jen pro kio liaj verkoj ankoraŭ tenas sian vivon [2].
1. T. Mikami: Enciklopedieto de Japanaj Aferoj (5), Oomoto, 1961-11 ĝis 12
2. Verda Majo: Historieto de Japana Literaturo, Revuo Orienta, 1935-03
france:
joruri

administraj notoj