*7Jozef/o, Josef/o

*Jozefo, Josefo

1.
NOM Vira antaŭnomo hebredevena: kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam […] Jozefo estas la batato [1]; vespere Jozefo kaj la koramikino invitis min manĝi en nova sufiĉe bona restoracio [2]; la najbara preĝejo Sankta Josefo [3].
2.
BIBPERS Plej juna filo de Jakobo, kontraŭvole portita en Egiptujon, gajninta la favoron de la reĝo kaj helpinta sian familion enmigri la landon – en la Biblio kaj en la Korano: Jozef estis forkondukita en Egiptujon, kaj lin aĉetis Potifar, kortegano de Faraono [4]; la edzino de lia sinjoro ĵetis siajn rigardojn sur Jozefon, kaj diris: kuŝiĝu kun mi [5].
beloruse:
Язэп, Юзаф
bretone:
Jozeb
bulgare:
Йосиф
ĉine:
約瑟夫 [Yuēsèfū], 若瑟 [Ruòsè]
france:
Joseph
germane:
Josef
hungare:
József
indonezie:
Yusuf
itale:
Giuseppe
japane:
ヨセフ, ヨゼフ, ジョセフ
katalune:
Josep
nederlande:
Jozef
portugale:
José
ruse:
Иосиф
ukraine:
Йосип, Йосиф, Осип

Jozefino

NOM Responda virina antaŭnomo: juna Josefino sendas retmesaĝon al unu el siaj amikinoj [6].
beloruse:
Юзэфа, Жазэфіна
germane:
Josefine
japane:
ジョゼフィーヌ, ジョセフィン
ukraine:
Йосипа, Жозефіна

administraj notoj

~ino : Mankas dua fontindiko.