*7Izrael/o MT

*Izraelo

BIB
1.
Laŭ Genezo, la unua libro de Moseo, la filo de Isaako kaj nepo de Abrahamo, ankaŭ nomata Jakobo, prapatro de la Izraelidoj: kunvenu kaj aŭskultu, filoj de Jakob, kaj aŭskultu Izraelon, vian patron [1]; rememoru Abrahamon, Isaakon, kaj Izraelon, Viajn sklavojn, al kiuj Vi ĵuris [2].
2.
Laŭ la Biblio, regno inter proksimume 1010 a.K. kaj 926 a.K. sub la reĝoj Saulo, Davido kaj Salomono, pli poste dividiĝinta en nordan regnon Izraelo kaj sudan regnon Judujo: kaj la reĝo Salomono estis reĝo super la tuta Izrael, kaj Salomono havis dek du administrantojn super la tuta Izrael [3].
3.
[4] La dekdu-triba popolo de tiu regno, posteuloj de Jakobo (t.e. Izraelo1): Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael [5]; Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laŭ siaj triboj [6].
4.
La norda regno post la dividiĝo.
beloruse:
Ізраіль
ĉeĥe:
Izrael
ĉine:
以色列 [Yǐsèliè]
france:
Israël
germane:
Israel 1. Isreal, Jakob
japane:
イスラエル [いすらえる]
slovake:
Izrael
ukraine:
Ізраїль

*Izraelido

Ano de la popolo Izrael3: en la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta […] oni komencis konstrui la domon por la Eternulo [7].
beloruse:
ізраэліт
france:
Israélite
germane:
Isrealit
Rim.: La 7a OA klarigas la Fundamentecon de la radiko „Izrael“ trovebla en la ekzemploj de la radiko id' en la Universala Vortaro. La kunmetaĵo Izrael'id' do estas ankaŭ fundamenta

administraj notoj