tradukoj: be bg ca cs de en es fr hu id it la nl pl pt ru sk tr

*intest/o

*intestoTEZ Vikipedio

ANA
Parto de la digesta aparato de homo kaj bestoj, en formo de elasta tubo, lokita en la ventro: dika, maldika, rekta, blinda intesto; kaj al tio ankoraŭ la malsato ‐ baldaux ŝi havis la senton, kvazaŭ ŝiaj intestoj sin mem formanĝas kaj ŝi fariĝas interne tute malplena, terure malplena [1]; poste li distranĉis la ventron kaj tra la truo rapide eltiris la intestojn, koron kaj pulmojn [2]; ĉe bestoj senstomakaj ne estas ezofago, kaj tuj post la faŭko komenciĝas intesto.

intestaroTEZ Vikipedio

ANA
Parto de la digesta aparato de homo kaj bestoj, la tuto da ties intestoj: la dentoj, stomako, intestaro de la viandomanĝanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj de la kreskaĵomanĝanta elefanto [3]; ajlo reguligas funkciadon de la intestaro, plibonigas laboron de spirorganoj, malplialtigas kvanton de glukozo [4]; la tuta intestaro de Karlo estis ne plu iel kunkudrebla aŭ alie fiksebla [5]; pasintjare mi okazis en onkologia malsanulejo kaj bezonis operacion pro kanceraj tumoroj en la intestaro [6]; la abundeco de la lasta vespermanĝo tute perturbis lian intestaron, kaj vekas lin meze de la nokto [7].

dika intestoTEZ Vikipedio

ANA
Parto de la intestaro de homo kaj aliaj vertebruloj, kiu komenciĝas post la maldika intesto, kaj finiĝas ĉe anuso (ĉe la pliparto da mamuloj, fiŝoj k.a.) aŭ en kloako (iuj fiŝoj, reptilioj, birdoj k.a.).

maldika intestoTEZ Vikipedio

ANA
Parto de la intestaro de homo kaj bestoj, inter la stomako kaj la dika intesto.

rekta intestoTEZ

ANA
La fina parto de la dika intesto (kaj de la tuta intestaro), kiu malfermiĝas eksteren per anuso: klistero: Laksiga aŭ nutra fluaĵo, enŝprucigita en la rektan inteston tra la anuso [8].
SIN:rektumo

tradukoj

anglaj

~o: intestine; ~aro: intestines; dika ~o: large intestine; maldika ~o: small intestine; rekta ~o: rectum.

belorusaj

~o: кішка.

bulgaraj

~o: черво; ~aro: храносмилателна система; dika ~o: дебело черво; maldika ~o: тънки черва; rekta ~o: право черво, ректум.

ĉeĥaj

~o: intestinum, střevo; ~aro: střeva; dika ~o: tlusté střevo; maldika ~o: tenké střevo.

francaj

~o: intestin.

germanaj

~o: Darm; ~aro: Verdauungstrakt, Verdauungsapparat; dika ~o: Dickdarm; maldika ~o: Dünndarm; rekta ~o: Enddarm, Mastdarm, Rectum.

hispanaj

~o: intestino; rekta ~o: recto.

hungaraj

~o: bél; ~aro: bélrendszer; dika ~o: vastagbél; maldika ~o: vékonybél; rekta ~o: végbél.

indoneziaj

~o: usus; dika ~o: usus besar; maldika ~o: usus halus; rekta ~o: rektum.

italaj

~o: intestino; ~aro: budella (v. plurale), intestini (v. plurale), interiora (v. plurale); dika ~o: intestino crasso; maldika ~o: intestino tenue; rekta ~o: retto (intestino).

katalunaj

~o: intestí; ~aro: budells, budellada; dika ~o: intestí gros; maldika ~o: intestí prim; rekta ~o: budell culà, recte.

latina/sciencaj

dika ~o: intestinum crassum; maldika ~o: intestinum tenue; rekta ~o: intestinum rectum.

nederlandaj

~o: darm; ~aro: darmen; dika ~o: dikke darm; maldika ~o: dunne darm; rekta ~o: rectum, endeldarm.

polaj

~o: jelito; rekta ~o: odbytnica.

portugalaj

~o: intestino, tripa; ~aro: entranhas; dika ~o: intestino grosso; maldika ~o: intestino delgado; rekta ~o: reto.

rusaj

~o: кишка; ~aro: кишечник; dika ~o: толстая кишка; maldika ~o: тонкая кишка; rekta ~o: прямая кишка.

slovakaj

~o: črevo; ~aro: črevá; dika ~o: hrubé črevo; maldika ~o: tenké črevo.

turkaj

~o: bağırsak; ~aro: bağırsaklar; dika ~o: kalın bağırsak; maldika ~o: ince bağırsak; rekta ~o: göden, rektom.

fontoj

1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Knabino, kiu paŝis sur panon
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, ĉap. 4a
3. Kio estas vegetarismo?, Fundamenta Krestomatio
4. Je. Katajeva: Recepto de legomaj benjetoj, Vegetarismo: komforto sen perforto
5. PEJNO Simono: La profeta kursoMonato
6. Aleksas Masiukas: Dankegon!, La Ondo de Esperanto, 2004:3 (113)
7. Louis Beaucaire, Kruko kaj Baniko el Bervalo, TK Kobenhavn 1974
8. E. Grosjean-Maupin: Plena Vortaro de Esperanto, „klistero“

dika ~o: Mankas fontindiko.
dika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
maldika ~o: Mankas fontindiko.
maldika ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
rekta ~o: Mankas dua fontindiko.
rekta ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.


[^Revo] [intest.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.29 2015/07/04 08:37:36 ]