tradukoj: cs de fr hu nl pt ru sk

inhib/i NeoGlo

inhibiTEZ

1.TEZ
BIO Maleksciti, kaŭzi malvigliĝon, malfortiĝon aŭ portempan ĉeson de funkcio:
a)TEZ
FIZL Maleksciti organon, malpliigi korpan funkcion: ĉe viroj, la plej oftaj kaŭzoj de ostoporozo estas troa konsumado de alkoholaĵoj kaj la uzo de steroidoj, kiuj ambaŭ inhibas ostorekonstruon [1].
b)TEZ
PSI Maleksciti, embarasi animan funkcion: temas pri pure mensa malsano, ĉar ĝi inhibas fluan parolon en homoj, kies cerbo perfekte funkcias [2].
2.
(figure) Deteni, embarasi iun agadon.
SIN:inhibicii

inhiboTEZ

1.
Malekscito, nerva fenomeno, kiu malpliigas aŭ ĉesigas vivofunkcion.
2.
(figure) Forta deteniĝemo de iu agado: ja al la homo / hastanta de ĝuo al ĝu’ / sen inhibo / sen limo / fine ĉio eknaŭzas [3].
SIN:inhibicio

tradukoj

ĉeĥaj

~i: inhibovat, oslabovat, potlačit, potlačovat, utlumit, utlumovat, zpomalit, zpomalovat; ~o: inhibice, ochrnutí, oslabení funkce, oslabení procesu, potlačování, zamezení, útlum.

francaj

~i: inhiber; ~o: inhibition.

germanaj

~o: Hemmung, Unterdrückung, Inhibition.

hungaraj

~o: gátlás, inhibíció.

nederlandaj

~o: inhibitie.

portugalaj

~o: inibição (medicina).

rusaj

~o: задержание, торможение, ингибиция.

slovakaj

~i: inhibovať, oslabovať, potlačovať, spomaliť, utlmiť; ~o: oslabenie funkcie, potlačovanie, útlm.

fontoj

1. M. Jones: Ostoporozo, La Brita Esperantisto, 2009, printempo
2. C. Piron: Lingvoj, cerbo kaj publika sano...
3. G. Berveling: Frua Patristiko, 2009


[^Revo] [inhib.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.3 2015/07/04 08:37:36 ]