impulsiv/a

impulsiva  

(evitinde)
PSI Impulsiĝema: sintruda, impulsiva, frenezeta filino de riĉeguloj [1]; la kortego, la nobelaro kaj la eklezio vienaj akceptis la muzikon de Beethoven […] oftis la disputoj inter tiuj tavoloj kaj la komponisto, pro la tro forta kaj impulsiva karaktero de la muzikisto [2]; mi ektimas pro lia impulsiveco [3].
1. M. Halvelik: Gavaro, la Verda Pralingvo, 2006
2. Vikipedio, Ludwig van Beethoven
3. S. Lang, trad. G. Berveling: La Talpoĉasisto, 2007

administraj notoj