ĥalat/o

ĥalato

TEKS Longa vesto en formo de kaftano el maldika (ekz-e silka) aŭ maldensa ŝtofo, uzata kiel hejma negliĝo, kiel vesto por pacientoj de malsanulejo aŭ kiel labora supervesto de la kuracistoj, kuiristoj ktp: mi fermas la okulojn pro la hela suna lumo kaj strabas sur la laboristojn en blankegaj ĥalatoj Metrop ; Nikolaj Borisoviĉ similis kuiriston: ronda, en blanka ĥalato kaj blanka ĉapeto, kovranta brilantan kalvaĵon [1]; butontruoj de ŝia ĥalato streĉiĝis malkovrante subitajn fragmentojn de elasta virina korpo [2].
Rim.: En malnova Persujo ĝi estis multvalora ceremonia donaco al altaj oficistoj.
SIN:kitelo2SUB:kimono, noktosurtuto
1. G. Altov tr. J. Finkel: Angulo de atako
2. Rinocera tamburo
angle:
 khalat, khelat
beloruse:
 халат
germane:
 Chalat, Khalat
hungare:
 köpeny
itale:
 vestaglia, camice (spec. da lavoro)
perse:
 خلعت
pole:
 chałat
ruse:
 халат
ukraine:
 халат

administraj notoj