holokaŭst/o NePiv

holokaŭsto

(malofte)
Amasmurdo, popolmurdo: kvindek-oka datreveno de la hiroŝima holokaŭsto [1]; Ota Ginz havis iam filon, kiu pereis en la Holokaŭsto [2].
Rim.: La vorto aludas precipe la amasmurdon de judoj en la dua mondmilito. Etime ĝi signifas bruloferon, kaj pro tio ĝi ne estas akceptata de ĉiuj. Iuj uzas anstataŭe hebredevenan vorton ŝoaho: 60 jarojn post la Ŝoaho ... Benedikto la 16a meditis pri la „nova sezono de dialogo kaj spirita solidareco inter hebreoj kaj kristanoj“ [3]
1. E. Escoto: 58-a datreveno..., diskutgrupo „per-esperanto-politiko“, 2003-08-08
2. D. Modan: La esperantisto, kiu vojaĝis..., Israela esperantisto, 2004-12, numero 141a
3. Benedikto la 16a, trad. -: El la monda tago..., ikue.org, 2005-08
angle:
holocaust
beloruse:
халакост
ĉine:
种族灭绝 [zhǒngzúmièjué], 集体屠杀 [jítǐtúshā], 犹太人大屠杀 [yóutàiréndàtúshā]
france:
holocauste
germane:
Holokaust, Völkermord
itale:
olocausto
pole:
holokaust
portugale:
holocausto
ukraine:
жертвоприношення на вогні

administraj notoj