hold/o PV

holdo

MAR
Interna plej malsupra spaco de ŝipo, kie oni ordinare stokas pezan ŝargon; ŝipkelo: nigra faŭko de la holdo kovriĝas per peza fermilo Metrop ; la karboj kuŝas en la holdoj fronte de la fajroj [1]; la supra holdo havas lukon al la ferdeko [2]; oni raportis eĉ pri koncentrejaj ŝipoj, en kies holdojn oni ĵetis malliberigitojn kaj poste ratojn, kiuj manĝis la homojn vivantaj [3]; barĝo estas ŝarĝboato, kun plata fundo, […] oni kutime transportas sekajn ŝarĝojn en granda holdo atingebla tra formeteblaj kovriloj [4].
angle:
hold
beloruse:
трум
ĉeĥe:
podpalubí lodi
ĉine:
貨物室 [huòwùshì], 貨艙 [huòcāng], 貨間 [huòjiān]
france:
cale (d'un navire)
germane:
Laderaum, Frachtraum
hungare:
hajófenék, hajóraktér
itale:
stiva
japane:
船倉 [ふなぐら]
nederlande:
ruim (v.e.schip)
portugale:
porão (de navio)
ruse:
трюм
slovake:
podpalubný priestor
ukraine:
трюм

administraj notoj