1hipotez/o

hipotezo

Nepruvita supozo, provizore akceptata por klarigi kaj komprenigi konstatitajn faktojn, sed kontrolota per pluaj eksperimentoj: Leibniz akre atakis la hipotezon pri la deveno de la lingvoj el la hebrea [1]; oni ne povas starigi seriozan sciencan teorion sur tiu ĉi hipotezo [2]; fine la tero, senforta, sekiĝinta kaj dezerta, prezentos unu grandegan tombejon[…] tia estas la hipotezo de Flammarion [3]; mistero, kiu lasis pordon malfermita al ĉiuj hipotezoj [4]; ŝajnas al mi, ke la hipotezo de memmortigo estas […] forĵetinda [5]; la Diecon, kiu estas, laŭ universala hipotezo, senlima, ni mortuloj […] ne povas difini, elkompreni [6]; mi testis mian hipotezon ĉe ĉiu lia vorto [7]; la ŝatanto de detektivromanoj aperis ekzaltita, kvazaŭ lin fascinus la propra hipotezo [8]. VD:konjekto
angle:
hypothesis
beloruse:
гіпотэза
ĉeĥe:
domněnka, hypotéza
ĉine:
假定 [jiǎdìng], 假想 [jiǎxiǎng], 假設 [jiǎshè], 假說 [jiǎshuō], 統假設 [tǒngjiǎshè]
france:
hypothèse
germane:
Hypothese, Annahme, Vermutung
greke:
υπόθεση
hispane:
hipótesis
hungare:
feltevés, feltételezés, hipotézis
itale:
ipotesi
japane:
仮説 [かせつ], 仮定 [かてい]
nederlande:
hypothese, veronderstelling
perse:
فرضیه
pole:
hipoteza
portugale:
hipótese
ruse:
гипотеза
slovake:
hypotéza
svede:
hypotes
ukraine:
гіпотеза, припущення

hipoteza

Provizore akceptata, supozata, sed ne pruvita: hipotezaj modeloj de la socio [9]; eble mia psikologia trejniĝo misgvidas min […] kaj ĉi tio estas nur hipoteza [10]; Cherpillod kvazaŭ volas sin anticipe defendi kontraŭ tute hipotezaj akuzoj, de neniu levataj [11]; la nombro […] estas takso pri la perdoj faritaj per komparo kun hipoteza paca tempo [12]; li iel predikis kvazaŭ el pupitro, per ekzemploj, enŝovante hipotezajn kontraŭajn opiniojn de hipotezita aŭskultanto kaj refutante ilin [13]; por eviti hipotezan risketon, okazas, ke oni elmetas sin al verŝajna riskego [14].
9. La Ondo de Esperanto, 2000, No 5 (67)
10. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 16
11. Monato, Carlo Minnaja: Longe atendata ĉefverko, 2004
12. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8
13. Monato, Carlo Minnaja: Mi estas homo, 2007
14. Monato, Roberto Pigro: Troa zorgemo pri la ĝena geno, 2014
angle:
hypothetical
beloruse:
гіпатэтычны
ĉine:
假定 [jiǎdìng], 假想 [jiǎxiǎng]
france:
hypothétique
germane:
hypothetisch
japane:
仮説の [かせつの], 仮定の [かていの]

hipotezi

(tr)
Metode supozi: li hipotezis, ke arto evoluas en kadroj de t.n. „progresivaj cikloj“ [15]; eĉ se hipotezi, ke […] [16]; „ŝajnas ke plano disvolviĝis por altiri s-inon Jendrik en kaptilon kun la celo senpezigi ŝin je parto de ŝia mono“, Jano hipotezis [17]; honesta recenzanto restu ĉe la enhavo kaj ne hipotezu pri la eblaj ekster-verkaj fi-intencoj de la aŭtoroj [18].
angle:
hypothesize
beloruse:
высоўваць гіпотэзу
ĉeĥe:
předpokládat
ĉine:
假定 [jiǎdìng]
france:
émettre des hypothèses
hispane:
formular una hipótesis
hungare:
feltesz, feltételez
itale:
ipotizzare
japane:
仮説を立てる [かせつをたてる], 仮定する [かていする]
nederlande:
veronderstellen
pole:
stawiać hipotezę
ruse:
выдвигать гипотезу
slovake:
predpokladať
ukraine:
висувати гіпотезу, припускати

administraj notoj