hematom/o

hematomo

MED Kolektiĝo da sango en histo aŭ en natura kavo, sekve de hemoragio kaŭzita de traŭmato, de vaskula rompiĝo aŭ de perturbo en la sangokoaguliĝo: kismakulo aŭ suĉmarko […] el kuracista vidpunkto [estas] malgranda hematomo [1]; ili kune malkovris la originon de la intracerbaj hematomoj, la rompiĝon de la etaj aneŭrismoj sur la vandoj de la cerebraj arterietoj [2]. SUP:sangumoVD:eĥimozo
angle:
hematoma, haematoma
beloruse:
гематома
ĉine:
血肿 [xuèzhǒng], 瘀斑 [yūbān], 瘀 [yū]
france:
hématome
germane:
Hämatom, Bluterguss
hispane:
hematoma
itale:
ematoma
nederlande:
hematoom, bloeduitstorting
portugale:
hematoma
ukraine:
гематома

administraj notoj