traŭmat/o PIV1 , traŭm/o NeoGlo

traŭmato, traŭmo

1.
MED Hista damaĝiĝo kaŭzita per deekstera influo meĥanika, termika, ĥemia aŭ radia: ŝokego en sporto ‐ pro traŭmato de la kapo, ricevita dum piedpilka matĉo [1]; la traŭmatita kapo – post serioza observado sur ĝi estis bone videbla postsekvo de tiu bato – ne permesis al la paciento rapide rekonsciiĝi [2]; nuntempe ili postvivas multe pli gravajn vundojn, ekzemple membrojn amputitajn kaj traŭmatajn brulvundojn [3].
2.
PSI Sekvoj de perturba emocia ŝokego: ofte intermiksiĝas venĝemaj sentoj de tiuj, kiuj suferis psikajn traŭmatojn aŭ eĉ perdis proksimulojn [4]; el la vundo (la traŭmo, se vi preferas fakĵargoni) […] mi neniam resaniĝis [5]; la rakontanto resaniĝas de traŭmato, kaŭzita de lia terura sperto de atako dum lia infaneco [6]; (figure) Usono, kiu ja havis sian traŭmaton pro Vjetnamio kaj ĉirkaŭ ĝi kreis propran memor-kulturon [7].
1. G. Arosev: Tragika morto de golulo, Monato, 2001/11, p. 11
2. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Ĉu sorto ...
3. Monato, Roland Thibault: Nombro de militistaj invalidoj kreskas
4. W. Schad: Al pli justa mondo, Monato, 2000/9, p. 7
5. Claude Piron: La bona lingvo, p. 9a
6. Monato, Miland Joshi: Nevideblaj mondoj
7. Monato, Stefan Maul: Postmilite
angle:
trauma, traumatism 2. psychological trauma, mental trauma , psychotrauma
beloruse:
траўма
bulgare:
травма
france:
traumatisme
germane:
1. Gehirnerschütterung 2. seelische Erschütterung, Trauma, Psychotrauma
hispane:
trauma
hungare:
sérülés, trauma, lelki megrázkódtatás 1. sérülés, trauma 2. trauma, lelki megrázkódtatás
itale:
trauma
katalune:
trauma
nederlande:
trauma
perse:
1. آسیب، جراحت 2. ضربهٔ روحی
pole:
1. uraz 2. uraz psychiczny
portugale:
trauma 1. traumatismo
ruse:
травма
ukraine:
травма

administraj notoj