Gronland/o RLN , Grenland/o Fab2

Gronlando, Grenlando

1.
POL Lando en la samnoma insulo kun ĉefurbo Nuko, teritorio de Aŭtonoma Teritorio Gronlando, dependa de Danujo: la tria flamo transportis lin al la malgajaj kabanoj de Grenlando, kie la misiisto Han Egede kun amo laboris per vortoj kaj faroj, la flamo estis stelo sur lia brusto, koro por la Dana blazono [1]; ĉiu arbo kaj ĉiu floro havis apartan nomon, ĉiu estis homa vivo, la homo ankoraŭ vivis, unu en Ĥinujo, alia en Grenlando [2]; Kronqvist lernis profunde respekti kaj admiri loĝantojn en Kanado kaj Gronlando, kiuj vivas en naturkondiĉoj ne elteneblaj por homoj el la sudaj mondpartoj [3]. (GL)
2.
GEOG La plej granda insulo de la mondo, troviĝanta en la norda Atlantiko: la mallonga somero de Grenlando [4]; sude de la norda poluso troviĝas Gronlando, kovrita de dikaj glaĉeroj [5]; la rapida degelo de la glacio en Antarkto kaj Gronlando – nutras la bildon de tero, kiu alfrontas sian apokalipson [6].
angle:
Greenland
beloruse:
Грэнляндыя
bulgare:
Гренландия
ĉine:
格陵兰 [gélínglán], 格陵兰岛 [gélínglándǎo]
dane:
1. Grønland 2. Grønland
france:
Groenland, Groënland
germane:
Grönland
indonezie:
Greenland, Tanah Hijau
japane:
グリーンランド
katalune:
Grenlàndia, Groenlàndia
nederlande:
Groenland
norvege:
Grønland
pole:
1. Grenlandia 2. Grenlandia
portugale:
Gronelândia
ruse:
Ґренландия
svede:
1. Grönland 2. Grönland
ukraine:
Ґренландія

administraj notoj