Groning/o Viki , Groningen/o

Groningo, Groningeno

GEOG
1.
Urbo en la samnoma nederlanda provinco Groningo (6˚34'E, 53˚14'N): ankaŭ Hago, Delft, Harlemo, Utreĥto, Groningeno kaj Mastriĥto, ĉiuj havas siajn historiajn konstruaĵojn, monumentojn, muzeojn, tradiciojn kaj eventojn [1]; la ŝtatministro Panhuis dronas apud Groningo [2]; estis […] loĝantoj el Amsterdamo, Alkmaro, Arnhemo, Apeldorno, Horno, Groningo [3]; la ligon kreis Fred de Geus, juna programisto de la malsanulejo en Groningeno, Nederlando [4]; la hejmiradon al Groningeno mi faris per trajnoj kaj flugmaŝino [5]; arta ekspozicio nomata Parrhesia kiu okazis en Groningo ĝis Februaro 2016 [6]; Bob Venhuizen (naskiĝis la 9-an de aprilo 1957 en Groningo, mortis la 26-an de septembro 2020 en Roterdamo) estis nederlanda esperantisto [7].
2.
Provinco en Nederlando kies ĉefurbo ankaŭ nomiĝas Groningo: la rivero Reitdiep (...) estas grava por la drenado de la troa akvo en grandaj parto de la provinco Groningeno kaj la norda parto de Drento [8]; la malkovro de la plej granda kuŝejo de natura gaso en la mondo en la nederlanda provinco Groningo [9]; Jakob Telling naskiĝis la 25-an de novembro 1896 en Oldehove (Groningo) [10].
1. Nederlando, malalta lando, altaj ambicioj, retejo de Esperanto Nederland
2. Tutmonda Kroniko, Esperanto, 1907:11 (20), p. 3
3. Nieuwe Apeldoornsche courant, p. 11, 1932-11-15
4. GCA kvarobligas sian kapaciton, Monato, 1985/06, p. 15
5. Wil van Ganswijk-Vlasblom: Ferii per kongresoj, La Verda Stelo, septembro 2011, p. 10a
6. F. Gobbo: Informade ekster la Universitato, La Amsterdama Katedro, 2016:1-2 (30-31), p. 6
7. Forpasoj, Esperanto, 2021:1 (1353), p. 23
8. Luit Staghouwer: Pri Reitdiep kaj la kluzo de Schapehals, La Verda Stelo, aprilo 2011, paĝo 12
9. C. Ventura, trad. V. Lutermano: Ĉinujo, la bovino kaj la lakto, Le Monde diplomatique, 2014-09
10. Vikipedio, Jakob Telling
afrikanse:
Groningen
angle:
Groningen
beloruse:
Гронінген
france:
Groningue
galege:
Groninga
germane:
Groningen
greke:
Χρόνινγκεν
hispane:
Groninga
hungare:
Groningen
itale:
Groninga
japane:
1. フローニンゲン [ふろーにんげん] 2. フローニンゲン州 [ふろーにんげんしゅう]
katalune:
Groningen
nederlande:
Groningen
okcidentfrise:
1. Grins 2. Grinslân
okcitane:
Groninga
pole:
Groningen
portugale:
Groninga
ruse:
Гронинген

groninga, groningena

Rilata al Groningo: la Groningaj poldro-landoj „Westerkwartier“ kaj „Hunsingo“ [11]; oni memoru la ekkultivadon de la Groningaj altaj marĉoj [12]; ŝi iniciatis ke estu voĉlegado kaj trovis helpon el la Groningena grupo [13].
11. La plej grandaj pumpiloj en la mondo, Esperanto, 1919:11 (231), p. 7
12. J. Hudig, trad. G. F. Makkink: Malsano kaj sano de la grundo, Scienca Revuo, 1954, 5:19
13. S. Besenyei-Merger: Rob Moerbeek - La provleganto de Esperantujo, „Kontakto“, n-ro 285 (2018:3), p. 17a
beloruse:
гронінгенскі
france:
groningois (adj.), groningoise (adj.)
hispane:
groningués
japane:
フローニンゲンの [ふろーにんげんの], フローニンゲン州の [ふろーにんげんしゅうの]
nederlande:
Gronings
pole:
groningski

administraj notoj