gomb/o PIV2

gombo

1.
BOT Afrikdevena vegetaĵo kultivata en tropikaj landoj pro siaj kapsulaj fruktoj, el la familio malvacoj (Abelmoschus esculentus): la enloĝantaro de la kampara komunumo Huejogbe kultivas vivtenajn produktojn, ĉefe maizon, maniokon, fazeolon, bataton, tomaton, pimenton, gombon [1].
2.
KUI Frukto de gomboplanto, kiun oni fritas aŭ peklas kiel legomo: oni kutime manĝas gombon kiam ĝi junas, ĉar ĝi ligneciĝas dum ĝi pli maljuniĝas [2].
1. R. Tchibenou: La projekto de ECIDAM, monda solidareco, 2002-04, numero 73a
2. Vikipedio, artikolo „gombo“, 2006-06-04
angle:
ladyfinger, okra
beloruse:
бамія
bulgare:
бамя
ĉine:
秋葵 [qiūkuí]
france:
corne grecque, gombo
germane:
Okra
hinde:
भिंडी [bhiṁḍī]
katalune:
ocra, gombo
latinece:
1. Abelmoschus esculentus
nederlande:
okra
perse:
بامیه
portugale:
quiabo
svede:
okra
ukraine:
бамія

administraj notoj