gnostik/o

gnostiko

Doktrino kun pluraj skoloj en orienta mediteraneo (Turkujo, Sirio, Egiptujo...) precipe inter la 2a kaj 4a jarcentoj, ofte rigardata kiel herezo de kristanismo: instruo de la gnostiko [1]; la Libere Katolika Eklezio estas […] malgranda eklezio, fondita en 1916 en Britio, […] tre karakteriza en tiu ĉi eklezio estas la teozofio, la gnostiko, la mistiko [2]. SIN:gnozo
1. Monato, Armando Zecchin: Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne?, 2006
2. Monato, Gerrit Berveling: Ne tre konata eklezio, 2013
angle:
gnosis
beloruse:
гносыс
ĉeĥe:
gnóze
ĉine:
真知 [zhēnzhī]
france:
gnose
germane:
Gnosis
katalune:
gnosi
portugale:
gnose
slovake:
gnóza
ukraine:
гностика

gnostika

Rilata al la gnostiko: gnostika biblioteko [3]; la apokrifa Evangelio laŭ Filipo [estas] enkadrebla en la gnostika literaturo de la fino de la dua jarcento post Kristo [4]; gnostikaj herezoj inter mezepokaj judoj [5]; la gnostikaj evangelioj [6].
3. Monato, Armando Zecchin: Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne?, 2006
4. Monato, Armando Zecchin: Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne?, 2006
5. Monato, Armando Zecchin: Ĉu vere okazis sang-oferaj paskoj?, 2007
6. P. A. Foche: Re: EU kaj Turkio, soc.culture.esperanto, 2004-10-08
angle:
gnostic
beloruse:
гнастычны
france:
gnostique (adj.)
germane:
gnostisch
katalune:
gnòstic (adj.)
portugale:
gnóstico
ruse:
гностический
ukraine:
гностичний

gnostikulo

Ano de gnostiko: la gnostikuloj […] faris el Jesuo la liberiganton el la subpremiteco de la korpo por liberigi la homajn spiritojn [7]; pra-gnostikulo el la skolo de la maniĥeanoj [8].
7. Monato, Armando Zecchin: Maria Magdalena: ĉu edzino aŭ ne?, 2006
8. Walter Klag: Friedensreich Hundertwasser 1928 - 2000, Monato, 2000/07, p. 12
angle:
Gnostic
beloruse:
гностык
ĉeĥe:
gnostika
france:
gnostique (subst.)
germane:
Gnostiker
katalune:
gnòstic (subst.)
portugale:
gnóstico
ruse:
гностик
slovake:
gnostika
ukraine:
гностик

gnostikismo

HISREL Filozofia kaj religia movado aplikanta la doktrinon de gnostiko: estis multaj specoj kaj subspecoj de gnostikismo ― juda, kristana, zoroastria, idolkulta, ktp [9].
angle:
Gnosticism
beloruse:
гнастыцызм
ĉeĥe:
gnosticismus
ĉine:
諾斯替教 [nuòsītìjiào], 諾斯底主義 [nuòsīdǐzhǔyì]
france:
gnosticisme
germane:
Gnostizismus
katalune:
gnosticisme
portugale:
gnósticismo
ruse:
гностицизм
slovake:
gnosticizmus
ukraine:
гностицизм

administraj notoj

~ismo: Mankas dua fontindiko.