frond/o PVEF
frondo
- 1.
 - (komune) 
                              Branĉeto kun folioj:
                              
                                 la rajdistoj nun alvenis al la vojforko, ŝi ne elrigardis el inter la frondoj,
                                 sed ŝi aŭdis la voĉojn
                                 [1];
                                 
                              
                                 Malfruas jam, la lago dormas jam, ⫽ kaj tra l’ frondoj blovas frida vent’
                                 [2].
                                 
                              Rim.: Laŭ BL: Prefere diru branĉeto.
 - 2.
 
PV
                              
                              Organo, kiu portas la reproduktan  aparaton ĉe la plejmulto de la senkotiledonaj plantoj:
                              hepatiko, filiko,
                              likeno:
                              
                                 frondo respondas
                                 al la tigo kaj folioj de la kotiledonaj plantoj;
                                 
                              
                                 kiel filikoj pteridioj ne havas semojn nek fruktojn, sed la nematuraj frondoj
                                 foje estas manĝataj
                                 [3].
                                 
                              
                        
1.
                           
                           Jenő Rejtő, trad. László Balázs: Bill Teksaso, la temerarulo, Ĉapitro 34
2. trad. Antono Samak: En l’ lago tremas jam la Lun'
3. Vikipedio, Pteridio
4. Rüdiger, selbst fotografiert Ruedi: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Athyrium_filix-femina_(Leaf).jpg
                  2. trad. Antono Samak: En l’ lago tremas jam la Lun'
3. Vikipedio, Pteridio
4. Rüdiger, selbst fotografiert Ruedi: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Athyrium_filix-femina_(Leaf).jpg
- angle:
 - 1. twig
 - beloruse:
 - 1. галінка зь лісьцем 2. вая
 - ĉeĥe:
 - 2. haluz, ratolest, snítka
 - france:
 - 2. fronde (de fougère)
 - germane:
 - 1. Zweig 2. Wedel
 - hungare:
 - 2. lomb
 - japane:
 - 2. 葉状体 [ようじょうたい], 葉 [よう]
 - pole:
 - 1. gałązka 2. gałąź z liśćmi (porosty, paprocie)
 - portugale:
 - 2. fronde
 - slovake:
 - 2. halúzka, vetvička, zelená ratolesť
 - ukraine:
 - 2. вайя, гілка (папороті або пальми)
 
administraj notoj
~o: 
                     Mankas verkindiko en fonto.