*fortepian/o

*fortepiano

MUZ
Granda kordinstrumento kies kordoj estas martele bataj per klavaro kaj tiel ebligas ampleksan dinamikon inter laŭtaj kaj mallaŭtaj sonoj: en la ĉambro oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi neniam antaŭe aŭdis [1]; malantaŭ la lumigitaj fenestroj de la palaco fortepiano kaj violonĉelo ludis harmonie grandan verkon, kies tonoj plenigis la ombrojn de la parko IK ; iom tinti sur fortepiano ŝi povas […], sed kiam ŝi volis komenci instrui, ŝi tute ne taŭgis Marta ; al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon EE ; ekzistis multaj kajutoj aŭ dometoj […] kun fortepianoj, kie knabinoj povis ekzerci je sia muziko [2]. VD:klavikordo, klaviceno, piano, spineto
angle:
piano, grand piano
beloruse:
фартэпіяна, раяль
ĉeĥe:
fortepiano, klavír, křídlo
france:
piano à queue
germane:
Hammerklavier, Flügel
hungare:
zongora
itale:
pianoforte a coda
japane:
グランドピアノ
nederlande:
vleugelpiano
pole:
fortepian
portugale:
piano, piano de cauda, pianoforte
ruse:
фортепиано, рояль
slovake:
klavír, krídlo
svede:
flygel
ukraine:
рояль, піаніно

administraj notoj