flakon/o PV

flakono

Boteleto por parfumoj, medikamentoj, likvoroj, plej ofte fermita per ĝustege adaptita ŝtopilo el sama materialo: facetitaj flakonoj de parfumo Metrop ; sur la supra breto […] vi trovos flakoneton kun la ĝusta dozo da kuracaĵo [1]; karikaturistoj pentris lin flakonforma, kun apoteksurskribo „amoniako“ [2]; al ĉiuj li senpage disdonadis po du flakonojn da eksterlanda parfumo [3]; li metis la manon en sian kompleton kaj eltiris etan vitran flakonon [4]; KEM konusa flakono de Erlenmeyer. VD:balono2, karafo, retorto
angle:
flacon, flask
beloruse:
флякон
ĉeĥe:
flakon
ĉine:
任何瓶状容器 [rènhépíngzhuàngróngqì], 長頸瓶 [chángjǐngpíng], 小瓶 [xiǎopíng], 醋瓶子 [cùpíngzi], 双轮的手车 [shuānglúndeshǒuchē]
france:
flacon, fiole
germane:
Flakon, Parfümfläschchen
hungare:
flakon, üvegcse, fiola
japane:
小びん [こびん], フラスコ
nederlande:
flacon
pole:
flakon
portugale:
frasco, vidro, garrafinha
ruse:
флакон, пузырёк, склянка, колба
slovake:
flakón, fľaštička na voňavku
ukraine:
флакон, пляшечка, склянка

administraj notoj