1fazeol/o

fazeolo

1.
BOT Genro el familio fabacoj (Phaseolus), kies manĝeblaj guŝoj servas kiel legomo: sur la kampoj oni semis la linon, hordeon, fabon, fazeolon, kukumojn kaj aliajn legomojn [1]; preskaŭ ruino, kies muroj kurbaj de maljuneco, malzorge blankigitaj per kalko, duone kaŝiĝis en la verdaĵo de supren rampanta fazeolo IK ; la fazeolo jam estis kovrita de ŝeloj (guŝoj), sed tie ĉi kaj tie restis ankoraŭ inter ĝiaj grandegaj folioj kelke da fajre ruĝaj floroj IK .
2.
KUI La fruktoj de fazeolo1: la vic-reĝo sciiĝadis, tagon post tago, kiom da hordeo, tritiko, fazeolo kaj lotusaj grajnoj oni liveris en la grenejojn [2]; infano ĵetus sur tiun ĉi placon unu fazeolon [3]; ruĝa fazeolo [4]; la tiama kamparano […] manĝis tritikan panon, fazeolon, fiŝojn kaj fruktojn [5]; fazeolojn aŭ fiŝojn, kiujn oni povas laŭvole enpaki [6]; la famaj fazeoloj kun graskonservitaj anasoj, anseroj aŭ kolbasoj el Castèlnòu-d'Arri kaj Carcassona [7].
Rim.: Kabe uzas fazeolo ankoraŭ en ununombro kiel nomo por legomo, dum nuntempe oni uzas ĝin en plurnombro kiel nomo por la guŝoj.
angle:
bean
beloruse:
фасоля
bulgare:
боб
ĉeĥe:
fazole
ĉine:
[yún], 芸豆 [yúndòu]
france:
haricot
germane:
Gartenbohne, (Grüne) Bohne
hispane:
judía, alubia, frijol
hungare:
bab, paszuly
indonezie:
buncis
japane:
インゲンマメ
katalune:
fesol, mongeta
latinece:
1. Phaseolus
nederlande:
sperzieboon
perse:
لوبیا
pole:
fasola
portugale:
feijão
ruse:
фасоль
slovake:
fazuľa
svede:
böna
turke:
fasulye
ukraine:
квасоля

administraj notoj