envergur/o

enverguro

1.
MAR Vellarĝo.
a)
Larĝo de la vela parto fiksita al la vergo.
b)
Larĝo de la velaro sur ŝipo.
2.
Flugilamplekso.
a)
AVI Longo de la ekstremo de flugilo ĝis la ekstremo de la alia: la granda flugmaŝino, kun longo de 73 metroj kaj enverguro de preskaŭ 80 metroj, ... post pli ol 10 horoj da flugado tuŝis la flughavenan dromon [1].
b)
ZOO Longo de la etenditaj flugiloj de birdo: la Anda kondoro estas iom pli granda ol la Kalifornia, nome la unua havas enverguron ĝis 3,2 m, kio faras ĝin la plej granda fluganta tera birdo de Ameriko [2].
3.
(figure) Granda kapablo pri multaj aferoj, eminenteco: mi malfacile trovus en Esperantujo literaturiston kun la enverguro de eĉ famaj nepremiitoj, kiel la argentina Borges [3]
VD:amplekso, spano
1. L. G. Restrepo Rivas: skribitaj pensoj, 2006-01-10
2. Vikipedio, artikolo „Kondoroj“, 2006-12-22
3. J. Camacho: Silfer proponas sin..., libera folio, 2006-11-18
angle:
wing-span
beloruse:
1.a шырыня ветразя 1.b шырыня ветразяў 2. размах крылаў 3. размах, маштаб
ĉeĥe:
rozpětí, uvázání plachet
ĉine:
翼展 [yìzhǎn]
france:
envergure
germane:
Spannweite, Flügelspannweite 1.a Weite des Segels auf der Rah 1.b Segelspannweite
hispane:
envergadura
hungare:
fesztávolság
itale:
1.b distesa (mar.), inferitura (mar.) 2. apertura alare 3. apertura mentale, ampiezza mentale
japane:
帆幅 [ほはば], 翼幅 [よくふく]
katalune:
envergadura
nederlande:
1. zeilbreedte 2.a spanwijdte, vleugelbreedte 2.b spanwijdte, vleugelbreedte
pole:
2. rozpiętość skrzydeł 3. rozpiętość
portugale:
envergadura
ruse:
1.b ширина паруса 2. размах крыльев
slovake:
plachiet, rozpätie krídiel
ukraine:
ширина, розмах крил (літака, птаха)

administraj notoj