*elast/a UV
*elasta
- 1.
-
Facile kuntiriĝanta, etendiĝanta aŭ aliformiĝanta pro prema
aŭ tira forto, kaj reprenanta sian antaŭan formon, kiam tiu forto
ĉesas:
el elasta ŝelo de saliko kaj el junko ili plektis fortikan reton
[1];
la trunketo kaj folioj estas tiel flekseblaj kaj elastaj, ke ili ĉe la plej
malgranda fluo de la akvo sin movas, kiel vivaj estaĵoj
[2];
juna viro, enirante per elasta paŝo
[3];
forta restis lia pafarko kaj elastaj estas liaj brakoj
[4];
kaŭĉuk-elasta
[5];
nenia gutaperka pilko […] povis konkuri en la fleksiĝemeco de iliaj
movoj, kun la elasteco de iliaj saltoj
Marta
;
virino juna, bela, kun […] elasta talio
Marta
;
Paŭlo estingis sian cigaredon, elaste (risorte) saltleviĝis
[6];
la elasta teksaĵo repuŝis ŝiajn batojn
[7];
mizero piedojn sanigas, kolon elastigas
PrV
.
kaŭĉuko, risorto
- 2.
- (figure) Facile fleksebla kaj adaptebla al la cirkonstancoj: dolore ĝena silento ekregis […] sed la vigla kaj elasta menso de Adaha ne lasis ĝin longe daŭri [8]; la partoj de la internaj regularoj, kiuj koncernas la rajton paroli, estas kutime tre ĝeneralaj kaj elastaj [9]; [tiuj] principoj […] havas pli karakteron de elastaj konsiloj kaj atentigoj ol de rigoraj instrukcioj [10]; tiu belsona kaj elasta franca lingvo, prave admirata [11]; nia lingvo […] konstante pli riĉiĝas kaj elastiĝas [12].

1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La virineto de maro
3. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro I
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 49:24
5. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Laŭ Vidpunkto de Heliko
6. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
7. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksesa
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XVII
9. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
10. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
11. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
12. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908

- angle:
- elastic
- beloruse:
- элястычны, гнуткі, пругкі, пруткі
- ĉeĥe:
- elastický, pružný
- ĉine:
- 2. 可伸展 [kěshēnzhǎn], 会膨胀 [huìpéngzhàng], 可扩张 [kěkuòzhāng], 能伸展 [néngshēnzhǎn]
- france:
- élastique, compressible, souple
- germane:
- 1. elastisch, dehnbar, verformbar, federnd, geschmeidig 2. flexibel, anpassungsfähig
- hispane:
- elástico
- japane:
- 弾力のある [だんりょくのある], 柔軟な [じゅうなんな], 融通のきく [ゆうずうのきく], 順応性に富む [じゅんのうせいにとむ]
- pole:
- 1. elastyczny, prężny, sprężysty, gibki 2. elastyczny, prężny, giętki
- portugale:
- elástico
- ruse:
- эластичный, гибкий, упругий
- slovake:
- pružný
- ukraine:
- еластичний, пружний, гнучкий