ekzekuci/i SPV

ekzekucii

(tr)
JUR Plenumi decidon de aŭtoritato, precipe de juĝejo: tiuj kiuj insiste petas, sendas, ekzekucias aŭ ekzekuciigas arbitrajn ordonojn estas punotaj [1]; la itala ŝtato rezignis kiun ajn entrudiĝon en ekleziajn aferojn, rezervante al si nur la rajtigon al jesa aŭ nea ekzekucio de papaj dokumentoj kaj entrudiĝo en la elekto de la episkopoj [2].
Rim.: Ne konfuzu kun ekzekuti, kiu signifas „laŭleĝe mortigi“.
1. trad. Verviersa Esperanto-Grupo: Vojo al la homaj rajtoj, 2002-02-15
2. Monato, Armando Zecchin: La vatikana ŝtato celebris la okdekan naskiĝdaton, 2009
beloruse:
выконваць рашэньне суда
ĉeĥe:
exekvovat, provádět exekuci, vymáhat exekučně, vést exekuci, vést výkon rozhodnutí, zabavit soudně
france:
exécuter (appliquer)
germane:
vollstrecken (Jur.)
japane:
強制執行する [きょうせいしっこうする]
pole:
egzekwować
slovake:
prevádzať exekúciu, súdne zabaviť
ukraine:
виконувати судове рішення або постанови адміністрації

ekzekuciisto

JUR Tiu, al kiu oni oficiale komisias avizon kaj plenumon de juĝaj decidoj: unu nepopulara impost-ekzekuciisto estis pendumita sur lanterno [3]; la policistoj venis kun la ekzekuciisto... elpelis la familion el la domo [4].
3. Karel Čapek, trad. J. Vondroušek: Milito kontraŭ salamandroj, libro 3a, ĉapitro 2a
4. L. Karpunina: La Patrino kaj la Filino, La bato, 2000
angle:
county court bailiff
beloruse:
судовы выканаўца
ĉeĥe:
exekutor, soudní vykonavatel
ĉine:
執行官 [zhíxíngguān], 鎮長 [zhènzhǎng]
france:
huissier de justice
germane:
Gerichtsvollzieher
japane:
執行官 [しっこうかん], 執達吏 [しったつり]
pole:
egzekutor
slovake:
exekútor
ukraine:
екзекутор

administraj notoj