dubel/o PIV1
dubelo

- Ingeto ŝovata en truon por tie fiksi ŝraŭbon: vi ja certe uzis plastajn universalajn dubelojn por fiksi kurtenon antaŭ fenestro, fiksi pentraĵojn kontraŭ muroj [1]; la dubelo [estas kiel] ankro por la hejmo [2].
Rim.:
En KrDE troviĝas la variaĵo „dublo“ el origina vortara registro de 1928,
sed kiu estas homonima al „dubli“ (aldoni plian lingvon al filmo).
La retejo La Bona Lingvo BL proponas sinonimojn ŝraŭbbazo, ŝraŭbtenilo, ŝraŭbfirmigilo, enŝraŭbmaterialo.
1.
Rémy Bouchet: Enbetonaj Fiksiloj, La Domo, n-ro 42
2. La dub(e)lo - ankro por la hejmo, Esperanta Retradio, 10a de Okt. 2016
2. La dub(e)lo - ankro por la hejmo, Esperanta Retradio, 10a de Okt. 2016
- angle:
- wall plug, rawlplug, dowel
- beloruse:
- дзюбель
- france:
- cheville (assemblage)
- germane:
- Dübel
- hispane:
- taco
- pole:
- kołek rozporowy
- ruse:
- дюбель