3dogan/o

dogano

1.
EKON Imposto, starigita pri iuj komercaĵoj, kiam ili eniras teritorion: ĉiu ŝtato protektis sian industrion per altaj doganoj kontraŭ importo [1]; pro granda korupteco, oni forrabas ĉiujare 800 milionojn da eŭroj per doganoj [2]; Ĝenerala Konvencio pri Dogano kaj Komerco [3]; kastelaj sinjoroj, kiuj postulis impostojn kaj doganojn por si mem [4]. SIN:doganimposto, limimpostoVD:akcizo
2.
Administracio zorganta pri la doganaferoj; doganejo: Svislando refariĝis nura ligo de suverenaj ŝtatoj, havantaj apartajn landlimojn, doganojn, poŝtojn [5]; la trajno venos al la landlimo, kaj la junulinoj timas la doganon [6]; ĉe la dogano nek Morris nek Brown trovis ian malfacilaĵon [7].
1. Franz Josef Braun: Ĉu kapitalismo disfalonta aŭ triomfanta?, Monato, 1998/09, p. 20
2. Bardhyl Selimi Mezini: Diktaturo de impostoj, Monato, 2000/05, p. 6
3. Monato, Josef Mendl: Ĉu militoj savos Usonon?, 2006
4. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001/02, p. 16
5. Edmond Privat: Federala Sperto, Dua Parto: Svisa Sperto
6. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Virino ĉe landlimo
7. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro III.
angle:
customs
beloruse:
1. мыта 2. мытная служба
bulgare:
1. мито 2. митница
ĉeĥe:
celní poplatky, clo, douane, mýtné
ĉine:
2. 驗關 [yànguān]
france:
1. droit de douane, douane (droit de douane) 2. douane (administration)
germane:
1. Zoll(gebühr) 2. Zollbehörde
hispane:
1. arancel
hungare:
1. vám 2. vámhatóság
japane:
関税 [かんぜい], , 税関 [ぜいかん]
katalune:
1. aranzel 2. duana
nederlande:
1. invoerrechten, tol (invoerrechten) 2. douane (dienst)
perse:
گمرک
portugale:
2. alfândega, aduana
ruse:
1. таможенная пошлина 2. таможенная служба
slovake:
clo, hraničný poplatok, mýtne
svede:
tull
ukraine:
мито, митниця

doganejo

Oficejo, ĉe kiu oni pagas limimposton: ili ne havis ian ĝenon ĉe la doganejo, tuj oni aranĝis la detalojn kaj ili forveturis de la kajo [8]; ŝoforoj de kamionoj pro la longaj vicoj ĉe la doganejo volonte venadis manĝi en […] apudlimaj kafejoj [9]; informsistemo, kiu devas kunligi la doganejojn de la Balkan-landoj [10].
8. John Merchant: Kompatinda Klem, Ĉapitro 4
9. Monato, last: Libereco, ĝojiga ne por ĉiuj, 2008
10. Evgeni Georgiev: Elektronika borso de investoprojektoj, Monato, 2002/05, p. 9
angle:
customs office
beloruse:
мытня
bulgare:
митница
ĉeĥe:
mýto (místo výběru)
ĉine:
海关官员 [hǎiguānguānyuán]
france:
bureau de douane
germane:
Zollamt
hebree:
בית המכס
hungare:
vámhivatal
japane:
税関事務所 [ぜいかんじむしょ]
katalune:
duana
nederlande:
douanekantoor
perse:
ادارهٔ گمرک
ruse:
таможня
slovake:
mýto (miesto výberu)
ukraine:
митниця

doganisto

Oficisto de la dogana administracio: doganistoj […] en siaj ruĝaj surtutoj, kun blankaj bastonetoj kaj blankaj vizaĝoj saltadis de ŝipo al ŝipo [11]; la doganisto asertis, ke mia kompatinda muelilo estas tia impostbezona varo [12].
11. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II
12. Stefan Maul: Pozitive pri EU, Monato, 1997/08, p. 5
angle:
customs officer
beloruse:
мытнік
bulgare:
митничар
ĉeĥe:
celní úředník, celník
france:
douanier
germane:
Zollbeamter
hebree:
פקיד מכס
hungare:
vámos, vámhivatalnok
japane:
税関吏 [ぜいかんり], 税関職員 [ぜいかんしょくいん]
katalune:
duaner
nederlande:
douanebeambte, douanier, douaneambtenaar
perse:
گمرکچی، مأمور گمرک
ruse:
таможенник
slovake:
colník
svede:
tulltjänsteman
ukraine:
митник, митний службовець

administraj notoj