9diskriminaci/i PIV1 , diskrimin/i NePiv
9diskriminacii, diskrimini
(tr)
diskrimini (distingi)
Oficiale aŭ efektive fari distingon inter personoj, tiel ke
oni rifuzas al parto el ili rajton, kiun oni donas al aliaj el ili:
diskriminacii eksterlandanojn, malplimulton
OA9
;
oni min ĉikanas, diskriminacias, do antaŭ mi staras serioza problemo: ĉu entute mi
partoprenu la balon
[1]?
sur bazaro revenis al ni libereco marĉandi kun vendistoj,
kiuj ne diskriminis nin nur pro pli blanka haŭto
[2];
Danlando, onidire liberala lando, ĵus pretigis novan leĝon, kiu eminente
diskriminacios eksterlandanojn
[3];
post la decido […], ne plu diskriminacii antaŭ Dio pri edziĝoj geaj aŭ
gejaj, estiĝis sufiĉe forta diskutado precipe intereklezia
[4];
ne diskriminaciu – ĉi tiuj rajtoj apartenas al ĉiu,
malgraŭ niaj diferencoj
[5].
ĉikani1,
mistrakti,
molesti,
persekuti2,
subpremi1
diskrimini (distingi)1.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 22
2. Marzena: Vojaĝraporto, Vjetnamio, 2004-11-19
3. Stefan Maul: Kanonoj kontraŭ paseroj, Monato, 2000/04, p. 5
4. Gerrit Berveling: Edziĝoj ankaŭ por samseksaj paroj, Monato, 2000/12, p. 14
5. Max: homaj rajtoj, [vidita en 2007-10]
2. Marzena: Vojaĝraporto, Vjetnamio, 2004-11-19
3. Stefan Maul: Kanonoj kontraŭ paseroj, Monato, 2000/04, p. 5
4. Gerrit Berveling: Edziĝoj ankaŭ por samseksaj paroj, Monato, 2000/12, p. 14
5. Max: homaj rajtoj, [vidita en 2007-10]
- angle:
- discriminate
- beloruse:
- дыскрымінаваць
- ĉine:
- 有辨識力 [yǒubiànshílì], 有偏差 [yǒupiānchā], 有差別 [yǒuchābié], 受歧視 [shòuqíshì], 受到亏待 [shòudàokuīdài]
- france:
- discriminer
- germane:
- diskriminieren, benachteiligen
- hispane:
- discriminar
- japane:
- 差別する [さべつする]
- katalune:
- discriminar
- nederlande:
- discrimineren
- pole:
- dyskryminować
- portugale:
- discriminar
- svede:
- diskriminera
- ukraine:
- дискримінувати
9diskriminacio PIV1 , diskriminado
Ago diskriminacii:
seksa diskriminacio (kontraŭ personoj de iu sekso)
OA9
;
rasa diskriminacio
OA9
;
parlamentaj demandoj pri lingva diskriminado
[6];
internaciaj organizoj tre insistas pri tio, ke nenia etna diskriminacio aŭ netoleremo
aperu en ties personaro
[7];
inter 1850 kaj 1900 okazis 19 sangaj pogromoj kontraŭ la Judoj, kaj la sociaj
kaj ekonomiaj diskriminacioj estis grandaj
[8];
la Rezolucio aparte atentigis pri la neceso kontraŭbatali […] lingvan
diskriminacion, kiu „en kelkaj kazoj atingas la formojn de kultura genocido“
[9];
imposta diskriminacio
(diskriminacio per pli pezaj impostoj);
pozitiva diskriminacio (donanta helpon aŭ
avantaĝon al viktimoj de diskriminacio);
OA9
;
ĉiuj homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al
egala jura protekto
[10].
6.
-:
Eŭropa Bulteno, 2001-08-23, numero 16a
7. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 15
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
10. Unuiĝinta Naciaro, trad. I. Lapenna, R. Harry k.a.: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, 1963. - artikolo 7a
7. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 15
8. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
9. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto
10. Unuiĝinta Naciaro, trad. I. Lapenna, R. Harry k.a.: Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, 1963. - artikolo 7a
- angle:
- discrimination
- beloruse:
- дыскрымінацыя
- ĉine:
- 不公平 [bùgōngpíng], 不公正 [bùgōngzhèng], 歧視 [qíshì]
- france:
- discrimination imposta ~o: discrimination fiscale. pozitiva ~o: discrimination positive.
- germane:
- Diskriminierung, Benachteiligung imposta ~o: steuerliche Benachteiligung, steuerliche Diskriminierung.
- hispane:
- discriminación
- hungare:
- megkülönböztetés (diszkrimináció), diszkrimináció
- japane:
- 差別 [さべつ], 差別待遇 [さべつたいぐう]
- katalune:
- discriminació rasa ~o: discriminació racial. imposta ~o: discriminació fiscal. pozitiva ~o: discriminació positiva.
- nederlande:
- discriminatie, achterstelling rasa ~o: rassendiscriminatie. imposta ~o: fiscale discriminatie. pozitiva ~o: positieve discriminatie.
- pole:
- dyskryminacja
- portugale:
- discriminação
- ruse:
- дискриминация
- slovake:
- diskriminácia
- svede:
- diskriminering
- ukraine:
- дискримінація