*diamant/o VdE

*diamanto

MIN Juvelŝtono, el pura kristaliĝinta karbono: la diamanto havas belan brilon [1]; ĉiaspecaj multekostaj ŝtonoj vin kovris: rubeno, topazo, diamanto, […] [2]; ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj [3]! la kolo de la botelo restis nerompita, kaj oni ĝin detranĉis per diamanto [4]; la malbono strekas la malsaĝulon kiel la diamanto strekas malmolan gemon [5]; ne ĉio brilanta estas diamanto PrV . SUB:brilianto
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 28:13
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 17
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
5. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 12:161, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
angle:
diamond
beloruse:
дыямэнт
ĉeĥe:
diamant, démant
ĉine:
金刚石 [jīngāngshí], 金刚 [jīngāng], 鑽 [zuān]
france:
diamant
germane:
Diamant
hebree:
יהלום
hispane:
diamante
hungare:
gyémánt
japane:
ダイヤモンド
nederlande:
diamant
perse:
الماس
pole:
diament
portugale:
diamante
ruse:
алмаз
slovake:
diamant
svede:
diamant
tibete:
རྡོ་རྗེ་
ukraine:
алмаз, діамант

diamanta

1.
El diamanto: mi prenis diamantan ringon de mia malgranda fingro kaj metis ĝin sur ŝian manon [6]; skribita per […] per diamanta pinto [7]; ili skribadis sur oraj tabeloj per diamantaj grifeloj [8]; diamanta kolĉeno [9].
2.
Brilianta: diamanta aŭreolo [10]; matenon ni havis diamantan teon, tio estis la roso [11].
3.
KAL (jubileo) 75-jara: diamanta geedziĝo; [okazas] la tiel nomata diamanta jubileo de la reĝino Elizabeta 2a, kiu antaŭ 60 jaroj surtroniĝis [12].
angle:
diamond
beloruse:
дыямэнтавы
ĉine:
金刚石制的 [jīngāngshízhìde]
france:
adamantin, diamantin 1. de diamant
germane:
diamanten
hungare:
gyémánt-, gyémántos
japane:
ダイヤモンドの [だいやもんどの], ダイヤのようにきらめく [だいやのようにきらめく]
nederlande:
diamanten (bijv.nw.)
perse:
الماسگون
pole:
diamentowy
ruse:
1. алмазный
slovake:
diamantový

administraj notoj