Ĉili/o

Ĉilio

GEOGPOL Sudamerika ŝtato, limanta kun Argentino, Bolivio, Peruo kaj ankaŭ al Pacifiko: post 1973, kiam la registaro de Allende en Ĉilio estis perforte faligita de dekstrulaj armeanoj, kelkaj ĉiliaj politikaj rifuĝintoj trovis azilon en Irlando [1]; la ĉefa pinto, kiun la indiĝenoj nomis Anon, signas la landlimon inter Argentino kaj Ĉilio [2]; sufiĉas memori, ke usonaj militistoj instruis al ĉiuj siatempaj latin-amerikaj diktatoroj, en Argentino, en Gvatemalo, en la pinoĉeta Ĉilio, kiel torture malaperigi opoziciulojn [3]; Japanio, Indonezio, Ĉilio tremadas daŭre, se ne ĉiutage [4].
1. Garbhan MacAoidh: Serĉata: justa solvo, Monato, 2000/08, p. 13
2. Monato, Werner SCHAD: Tondrulo montego de la Andoj
3. Monato, Juan J. Schmitter-soto: Ĉu esperantistoj kapablus altnivele diskuti?
4. Monato, Roberto Pigro: Ĝis la tero tremas
angle:
Chile
beloruse:
Чылі
bulgare:
Чили
ĉine:
智利 [zhìlì]
dane:
Chile
finne:
Chile
france:
Chili, République du Chili
germane:
Chile
hebree:
צ'ילה
hispane:
Chile
hungare:
Chile
indonezie:
Cile
itale:
Cile
japane:
チリ [ちり]
nederlande:
Chili
pole:
Chile
portugale:
Chile
ruse:
Чили
slovene:
Čile
tokipone:
ma Sile
ukraine:
Чилі

administraj notoj