1bust/o PV

busto

1.
ANA Supera parto de la homa korpo, kun la kapo kaj la brusto.
2.
BELA Skulptaĵo, prezentanta ĉi tiun parton, ofte sen brakoj: kontraŭ la tombo de Galilei troviĝas la tombo de Michel-Angelo, sur la monumento troviĝas lia busto kaj ankaŭ tri figuroj: la Skulpturo, la Pentrarto kaj la Arĥitekturo [1]; Alfredo skulptis la bustojn de Kala kaj de la bopatrino [2]. VD:torso, trunko, talio.
angle:
1. torso 2. bust
beloruse:
бюст
ĉeĥe:
bysta, poprsí
france:
buste
germane:
1. Torso 2. Büste
hebree:
חלק עליון של הגוף
hispane:
busto
hungare:
1. felső test 2. mellszobor
itale:
busto
japane:
上半身 [じょうはんしん], バスト, 胸像 [きょうぞう]
pole:
popiersie 1. tors
ruse:
бюст
slovake:
busta, poprsie
ukraine:
бюст, погруддя

administraj notoj