2bosk/o JED
bosko
- Belaranĝita arbareto en parko: el figa bosko elglitis homo en nigra mantelo [1]; ŝtonaj teretaĝaj konstruaĵoj, ĉirkaŭitaj de boskoj el diversaj arboj. Iŝtar ; ŝteliris junulo kaj junulino al la silenta bosko kun la plaŭdanta fonteto por flustri unu al la alia […] hezitemajn vortojn Tor ; [ŝi] la unuan fojon en la vivo vidis tiujn grandiozajn ĝardenojn, [kie] floris tutaj boskoj da rozoj, surŝprucataj de fontana akvopolvo QuV ; la okuloj de ĉiuj direktiĝis al la cipresa bosko [2].
Rim.:
Laŭ BL: Ankaŭ eblas diri (bele aranĝita) arbareto.
- angle:
- grove, copse
- beloruse:
- гай, лясок
- ĉeĥe:
- háj, lesík, parkový háj
- france:
- bosquet, bois (dans un parc), massif (d'arbres)
- germane:
- Boskett, Hain
- hebree:
- חורשה בפארק
- japane:
- 植込み [うえこみ], 木立 [こだち]
- katalune:
- arbreda
- pole:
- gaj, gaik, zagajnik
- ruse:
- роща (в парке)
- slovake:
- háj
- ukraine:
- гай (у парку)