*bors/o UV
*borso
- 1.
Kunvenejo de komercistoj, makleristoj, kasistoj kaj aliaj
personoj, kiuj komercas valorpaperojn aŭ diversajn varojn:
ŝi loĝis tie malantaŭ la borso
[1];
en la plej eleganta konstruaĵo „Artus-Hof“ troviĝas la borso
Metrop
;
komercistoj kaj profesiuloj ofte uzis tiun placon kiel renkontejon, kvazaŭ
borson
[2];
milionula kvartalo, kie estroj de borso kaj industrio havis siajn maŭzoleojn
kun kupraj pordoj, granitaj bariloj kaj marmoraj benkoj
[3];
Fradeko […] vizitis tagmeze en Borso la aliajn financistojn
[4].
bazaro,
foiro,
komercejo,
merkato- 2.
La spekulaciaj operacioj kaj la reguloj laŭ kiuj oni
komercas per ili, t.e. merkato por valorpaperoj:
la borso estas firma, malvigla;
[ili] plaŭdas per la manoj, kiam ilia
konkuranto iras bankrote de la borso
[5];
la financmerkatoj spite al entuziasmo […] restis retenemaj,
trankvilaj, preskaŭ ignoraj, la borsoj reagis treege modere
[6];
la usona borso rekreskas
[7].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIV
3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, ÅGE
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
6. MAUL Stefan: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
7. Marc Vanden Bempt: Eŭropa Unio: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 9
2. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro XIV
3. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, ÅGE
4. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Naŭa
5. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
6. MAUL Stefan: Defio aŭ devio de politiko, Monato, 2000/10, p. 6
7. Marc Vanden Bempt: Eŭropa Unio: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 9
- angle:
- stock market, money market, stock exchange
- beloruse:
- біржа
- bulgare:
- борса
- ĉeĥe:
- burza
- ĉine:
- 股市 [gǔshì], 交易所 [jiāoyìsuǒ], 證券交易 [zhèngquànjiāoyì], 外匯買賣 [wàihuìmǎimài], 股票交易 [gǔpiàojiāoyì]
- france:
- bourse (commerce, finance)
- germane:
- Börse 1. Handelsbörse 2. Wertpapiermarkt
- hebree:
- ברוקר בבורסה
- hispane:
- bolsa de valores
- hungare:
- tőzsde, börze
- japane:
- 株式取引所 [かぶしきとりひきじょ], 証券取引所 [しょうけんとりひきじょ], 株式取引 [かぶしきとりひき]
- nederlande:
- beurs
- pole:
- 1. giełda, rynek spekulacyjny 2. giełda, operacje giełdowe, operacje maklerskie, sesja giełdowa
- portugale:
- bolsa (de valores)
- ruse:
- биржа
- slovake:
- burza
- ukraine:
- біржа
borsejo
- La loko, en kiu borso2, funkcias resp. estas oficiale registrita; borso1: la reĝino Viktorino malfermis la novan borsejon la 28-an de oktobro 1844 [8]; tiu palaco estis pli granda ol la tiama borsejo en Amsterdamo [9].
8.
Vikipedio:
Reĝa Borso de Londono, 2011-02-07
9. Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, Monato, 2006/02, p. 14
9. Renée Triolle: 500 ĉefverkoj en Monako, Monato, 2006/02, p. 14
- angle:
- stock exchange, bourse (place)
- beloruse:
- біржа (будынак)
- ĉeĥe:
- burza
- ĉine:
- 證券交易所 [zhèngquànjiāoyìsuǒ]
- france:
- bourse (lieu, bâtiment)
- germane:
- Börsenplatz, Handelsplatz (Börse)
- nederlande:
- beursgebouw
- slovake:
- burza