biosfer/o SPIV

biosfero

EKOL Tuto de vivoentenaj naturaj medioj, de maraj kaj subteraj ĝis aeraj regionoj: La vivularo konsistiganta la biosferon rapide multobliĝis kaj variiĝis [1]; la bonfarto de la homaro dependas de la konservado de sana biosfero kiu entenas ĉiujn ekologiajn sistemojn [2].
1. E. Dudich: Sklavoj aŭ idoj de Tero ni estas?, Nordhungaria Informo, 2006-04
2. -, trad. mas: La Ĉarto de la Tero, 2008
beloruse:
біясфэра
ĉeĥe:
biosféra
france:
biosphère
hebree:
ביוספירה
japane:
生物圏 [せいぶつけん], 生活圏 [せいかつけん]
katalune:
biosfera
nederlande:
biosfeer
pole:
biosfera
slovake:
biosféra
ukraine:
біосфера

administraj notoj