arok/i SPV

aroki

(tr)
SPO En ŝakludo, movi ene de unu sama ludmovo du pecojn, la reĝon kaj unu el la turoj: por rajti aroki necesas, ke nek la reĝo nek la turo ĝis nun estis movitaj, ke la kampoj inter ili estas liberaj kaj ke nek la reĝo, nek la de ĝi pasata aŭ de ĝi celata kampoj estas minacataj, tiam la reĝo rajtas iri je du kampoj randen sur la baza linio, kaj la turo transsaltas ĝin [1].
angle:
castle
beloruse:
ракіравацца, рабіць ракіроўку
ĉeĥe:
dělat rošádu (šach.), rošovat
france:
roquer
germane:
Rochade ausführen
hebree:
להצריח בשחמט
hispane:
enrocar
hungare:
sáncol (sakk), rosál
itale:
arroccare
japane:
キャスリングする
pole:
roszada
portugale:
rocar
ruse:
рокировать
slovake:
robiť rošádu, urobiť rošádu
ukraine:
шах. рокірувати(ся)

administraj notoj