arkeopterik/o PV , arkeopterig/o PIV2

arkeopteriko, arkeopterigo

PALZOO Transira fosilia besto, genro de prasaŭroj (Archaeopteryx) laŭforme inter teropodaj dinosaŭroj kaj birdoj: fosilio de la mondvaste konata „pra-birdo” arkeopterigo troviĝas en la Londona Naturhistoria Muzeo (fondita el parto de la Brita Muzeo), kiu ĝin aĉetis tuj post ĝia malkovro en 1861 [1]; proksime de Kelheim, […] troviĝis la ĝis nun plej bone konservita fosilio de dinosaŭro en Eŭropo […] sciencistoj taksas, ke ĝi estas la plej grava fosilio de prasaŭro (arkesaŭro) trovita en Germanio post la malkovro de la konata prabirdo arkeopterigo [2].

litografio en Franca Nacia Muzeo de Naturhistorio de originala arkeopterikfosilio en Londona Naturhistoria Muzeo
PD  [3]
angle:
archeopteryx
beloruse:
археаптэрыкс
ĉeĥe:
archeopteryx
ĉine:
始祖鳥 [shǐzǔniǎo], 始祖鸟 [shǐzǔniǎo]
france:
archéoptéryx
germane:
Archaeopteryx
hispane:
arqueopteryx
hungare:
archeopteryx
itale:
archeopteryx
japane:
始祖鳥 [しそちょう]
katalune:
arqueòpterix
latinece:
Archaeopteryx
ruse:
археоптерикс
slovake:
archeopteryx
ukraine:
археоптерикс

administraj notoj

~o, ~o: Mankas verkindiko en fonto.