1apetit/o PV

apetito

Deziro manĝi: bona apetito estas signo de sano; dum la manĝado venas apetito PrV ; li manĝis kun plej granda apetito [1]; kvazaŭ mi tute ne manĝus, mi nur ricevis pli grandan apetiton [2]; bonan apetiton! (bondeziro dirita antaŭ manĝo)
angle:
appetite
beloruse:
апэтыт
bulgare:
апетит
ĉeĥe:
apetyt, apetýt, chuť
ĉine:
胃口
france:
appétit dum la manĝado venas ~o: l'appétit vient en mangeant bonan ~on!: bon appétit
germane:
Appetit bonan ~on!: guten Appetit!, gesegnete Mahlzeit!, Mahlzeit!
hispane:
apetito bonan ~on!: buen apetito
hungare:
étvágy bonan ~on!: jó étvágyat
indonezie:
bonan ~on!: selamat makan
itale:
appetito
latine:
bonan ~on!: bene sapiat, bonam orexin
malaje:
selara makan bonan ~on!: selamat menjamu selara
perse:
اشتها bonan ~on!: نوش جان!
pole:
apetyt dum la manĝado venas ~o: apetyt rośnie w miarę jedzenia bonan ~on!: smacznego!
rumane:
apetit bonan ~on!: poftă bună!
ruse:
аппетит
slovake:
apetít, chuť

apetita  

PV (malofte)
Apetitveka: la batato pezis almenaŭ duonkilogramon, apetita kaj dolĉa kiel mielo [3]; (figure) ŝi ankaŭ estas tre apetita, tute ne malbela (aminda, dezirveka) [4].
3. LIU Houming: Nigra Sago, El Popola Ĉinio, 1983:03, p. 38a-41a
4. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 4:13

apetitiga  

PV (malofte)
Apetitveka: en la tradicia popolmedicino eruko estas konsiderata kiel apetitiga kaj uriniga [5]
ĉeĥe:
vzbuzující chuť k jídlu
slovake:
vzbudzujúci chuť k jedlu

apetitveka  

1.
Ekscitanta la apetiton: frititaj pecoj el kalmaro estas la plej populara apetitveka manĝaĵo de kantabroj [6].
2.
(figure) Alloga, dezirinda: apetitveka virino; mi rememoris kelke el tiuj libroj, ili ĉiam havis por mi tre apetitvekan aspekton [7].
angle:
appetizing
beloruse:
апэтытны
france:
appétissant
germane:
appetitanregend, appetitlich
hispane:
apetitoso
hungare:
étvágygerjesztő
itale:
appetitoso,, appetibile
perse:
اشتهاآور
pole:
apetyczny
rumane:
apetisant
ruse:
аппетитный

apetitvekilo

Ĉio ekscitanta la apetiton: [aperitivo estas] trinkaĵo, ordinare alkohola, trinkata kiel apetitvekilo antaŭ manĝo 9OA ; ili ludis kiel apetitvekilo en la koncertoj [8].
france:
apéritif
germane:
Appetitanreger

administraj notoj