androlog/o

andrologo

MED Kuracisto, kies fako estas andrologio: ĝis tiam, tamen, andrologoj kaj iliaj pacientoj – kadre de ordinara anamnezo – povos klopodi konsideri tiun aspekton por klarigi la kialojn de ekzistantaj erektiĝaj problemoj [1]. SIN:andrologiisto.
Rim.: Andrologo kaj andrologiisto (kiu ne troviĝas en PIV) estas sinonimoj. Sed, pro la longeco de tiu lasta vorto, kaj pro la malagrabla duobla “i”, andrologo normale estas preferinda. [2].
1. Roberto Pigro: Armitaj ĝis la dentoj – kontraŭ impotenteco, Monato, jaro 2013a, numero 10a, p. 20a
2. Bertilo Wennergren: Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 39.1.12. Neoficiala sufikso I
angle:
 andrologist
beloruse:
 андроляг
finne:
 andrologi
france:
 andrologue
germane:
 Androloge, Männerarzt
hispane:
 andrólogo
ide:
 andrologo
itale:
 andrologo, androloga
nederlande:
 androloog, mannenarts
portugale:
 andrologista, andrólogo
volapuke:
 manasanan

administraj notoj