amni/o PVEF
amnio

- (ĉe surteraj vertebruloj) Membrana sako ene de la utero aŭ ovo, enhavanta la fluaĵon en kiu evoluiĝas la embrio: [en] la unua naska fazo […] povas okazi krevo de amnio kaj forfluo de amnia akvo, plej malfrue tio okazos dum la dua fazo [1]; mamuloj estas la nuraj vivantaj membroj de Synapsida, tiu klado, kun Sauropsida (reptilioj kaj birdoj), konstituas la plej grandan kladon de amniuloj [2].
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru ĉirkaŭfeta membrano.
- angle:
- amniotic sac
- beloruse:
- амніён
- france:
- sac amniotique
- germane:
- Fruchtblase
- pole:
- owodnia, błona płodowa
- ukraine:
- амніон, внутрішня зародкова оболонка