aleut/o

aleuto

Ano de etno indiĝena de Okcidenta Alasko, Aleutaj insuloj kaj Komandoraj insuloj en la Beringa Maro: alia kriza regiono estas la rusaj insuloj de la aleutoj (t.e. la Komandoraj insuloj, ĉar la „Aleutaj Insuloj“ apartenas al Usono) [1]; Pri la rusa pasinteco en Alaska: multaj indiĝenaj homoj (eskimoj kaj aleutoj) havas rusajn familinomojn, kaj multaj estas ortodoksaj kredantoj [2].
angle:
Aleut
france:
Aléoute
germane:
Aleute
hungare:
aleut
katalune:
aleuta
ruse:
алеут

Aleutaj Insuloj   Aleutaj Insuloj   Aleutaj Insuloj   Aleutaj Insuloj   Vikipedio

GEOG
Ĉeno el proks. 70 vulkandevenaj insuloj inter Kamĉatko kaj Alasko, arke limanta la Beringan Maron desude en la Norda Pacifiko.

La Aleutaj Insuloj [3]
3. Laŭ mapo el NOAA.
angle:
Aleutian Islands
france:
îles Aléoutiennes
germane:
Aleuten
hungare:
Aleut-szigetek
katalune:
Illes Aleutianes
ruse:
Алеутские острова
Rim.: Laŭ PIV1, „Aleutoj“ estas la insuloj; vortojn por ties indiĝenoj kaj ilia lingvo PIV ne provizas. Kredeble PIV prenis la formon el la „Mondmapo“ (vd la „Ĝeneralan Antaŭparolon“ de PIV, p. xvii). „Aleutoj“ por la insuloj troviĝas ankaŭ en la Poŝatlaso de la Mondo. Tiu linio eble venas de Wüster, kiu aperigis „Aleutoj“n por la insuloj kaj „Aleutanoj“n por la (indiĝenaj) loĝantoj en sia Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana (1923). Ĉiel ajn, tiu vortuzo estas senbezone kaj plurmaniere maloportuna: (1) ĝi estas malinternacia ‐ en la lingvoj kiuj serioze traktas la aleutajn aferojn oni uzas la radikon etnonome; (2) ĝi kreas ankoraŭ unu vorton sen formo ununombra, kio estas malŝatata en Esperanto; (3) ĝi estas fakte malĝusta, ĉar aleutoj loĝas ankaŭ en Rusujo kaj Okcidenta Alasko. [Sergio Pokrovskij laŭ informoj de Bertilo Wennergren]

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.
A~aj Insuloj: Mankas dua fontindiko.
A~aj Insuloj: Mankas verkindiko en fonto.