akre/o PIV1 , akr/o ZR PV

akreo, akro

Eksa mezurunuo de tersurfaco valoranta inter 0,2 kaj 0,9 hektarojn laŭ lokoj kaj epokoj: brita akreo valoras proksimume 0,4 hektarojn, franca akreo valoras proksimume 0,5 hektarojn; en la jaro 1878, kiam d-ro Vincent fondis la someran universitaton, Chautauque okupis 150 akrojn da bela tero, sed trovis sin en tre praa stato FK ; la ekologia vilaĝo situas sur 67 akreoj (1 akreo = ĉirkaŭ 40 aroj) [1]; 50 akreoj estas rezervitaj por parceloj, bieno kaj arbaro [2]; ŝi fariĝis terposedantino de parcelo 82 akreojn granda, kio ege multe entuziasmigis la pensiulinon [3]; vi posedas nur […] du akreojn da plugotero kaj apenaŭ paron da ĉifonoj [4].
Rim.: Akro nomiĝas ankaŭ la ĉefurbo de Ganao.
angle:
 acre
beloruse:
 акр
ĉeĥe:
 akr, jitro (0,817 ha)
france:
 acre (mesure de surface)
germane:
 Acre (Einheit), Morgen
hebree:
 אַקְר
hispane:
 acre
hungare:
 hold (földmérték)
indonezie:
 ekar
malaje:
 ekar
perse:
 آکر (واحد سطح)
portugale:
 acre
ruse:
 акр
slovake:
 aker, aker (plošná miera 40 árov)

administraj notoj