akme/o PIV1

akmeo

1.
MED Paroksismo de malsano, kiam simptomoj intense aperas.
2.
Apogeo2, floro4 (foje ironie): la akmeo de la klasikaj filozofoj estis ordinare fiksita de la antikvaj historiistoj je la 40-a jaraĝo [1]; „Jak en ĝel'“, jen akmeo de perversa kuirado, kiun la aŭtoro mokas per la vortoj „vanto“, „pala helo“, „te-feĉo“; [2]; ŝi troviĝis en akmeo de kolero [3]. SIN:florado2, kulmino2, zenito2
1. Evaldo Pauli: Enciklopedio Pri Filozofio, A, 0145
2. Nova Fru-Esperanta Mansukripto, Parto II, JEN, Aŭg-Okt 1985, vol 1, p. 6
3. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 77a, p. 620a
beloruse:
акмэ
ĉeĥe:
akme - vyvrcholení, akmé
ĉine:
2. 高潮 [gāocháo]
france:
acmé
germane:
1. Akme 2. Höhepunkt
hispane:
1. acmé
malnovgreke:
ἀκμή
pole:
1. akme 2. szczyt, punkt kulminacyjny, kulminacja
portugale:
acme
ruse:
1. кризис (болезни) 2. кульминация
slovake:
vyvrcholenie
ukraine:
акме

administraj notoj