akj/o

akjo

Kuvoforma glitveturilo por transporti personon aŭ provizaĵon: dika neĝotavolo sur la grundo […] kovras tufojn kaj ŝtonojn, tiel ke oni povas skii kaj veturi per akjo [1]; oni […] metis ŝin en la postan parton de la akjo, prijungita per unu el la pezaj virbestoj de la patro [2]; la akjo de la laponoj ne elvokis ilian aprobon, ili ridante komparis ĝin kun la kanoto de la kamĉatkanoj kaj miris, ke oni povas ien veni per tia trogo [3].
1. Christer Kiselman: Lingva riˆco kaj la postuloj de la terminologio
2. Einar Walquist: Kristina. Rakonto el sveda Laponujo, Literatura Mondo, 1936:6, p. 154
3. Sten Bergman, trad. Birger Gerdman: Tra Sovaĝa Kamĉatko, 13: En la tendaro de la lamutoj
finne:
ahkiot
germane:
Akja
norvege:
kjerris
svede:
ackja

administraj notoj