aĵur/a PVEF

aĵura

Kvalifikas ion, kie oni intence lasis multajn malplenaĵojn; puntosimila: Zonjo surmetas blankajn, aĵurajn ŝtrumpetojn kaj la varŝavajn, blankajn, atlasajn ŝuetojn [1]; la aĵura silueto de la Ejfelturo; triangulaj aĵuroj. VD:krada, traborita, trua
angle:
pierced-work, open-work
beloruse:
карункавы
france:
ajouré
germane:
durchbrochen
hebree:
שקוף
hispane:
calado
japane:
透かしの入った [すかしのはいった], すかし細工の [すかしさいくの]
katalune:
calat
nederlande:
opengewerkt
pole:
ażurowy
portugale:
rendado
ruse:
ажурный, кружевной
slovake:
ažúrový
ukraine:
ажурний, прозорий, мереживний

aĵuraĵo

Ornamo aĵura: aĵuraĵo apartenas ne nur al gotiko, sed ankaŭ al aliaj stiloj (baroko, arabaj arĥitekturoj ktp [2]; Bai Lili elektis hele purpuran mamzonon kun aĵuraĵo [3]. VD:filigrano1, punto
angle:
openwork, tracery, filigree
france:
ajour, tracerie
germane:
Durchbrucharbeit, Maßwerk, Filigran
ruse:
ажур (узор), масверк, филигрань

administraj notoj

~aĵo : Mankas verkindiko en fonto.