ajut/o PVEF
ajuto
Aranĝaĵo (ekz-e tubeto kun unu aŭ pluraj specialformaj aperturoj) servanta por pulvorigi kaj disŝprucigi likvaĵon aŭ enblovi gason en iun volumenon: ajutoj estas uzataj por bruligo de likva brulaĵo en eksplodmotoroj, humidigo de aero, malvarmigo de gasoj ktp; detaloj de … primusoj kuŝis antaŭ li …, kaj li viŝadis ilin per ĉifoneto, purigadis tubojn, trablovadis ajutojn [1]; la baza principo [de neĝokanono] estis hazarde malkovrita en la 1940-aj jaroj, kiam oni esploris en Kanado glaciiĝon de ajutoj en ventokanalo [2].
beko2, duzo
Rim.:
Laŭ BL: Prefere diru elfluregulilo.
- angle:
- spray nozzle, atomizer
- beloruse:
- фарсунка, жыклёр
- ĉeĥe:
- dyšna, dýza, dýzna (kyslíková), hubice, tryska
- france:
- ajutage
- germane:
- Schnauze, Tülle, Mundstück, Auslass, Zerstäuber, Sprüher, Einspritzdüse
- hebree:
- נחיר
- hispane:
- boquilla
- hungare:
- csőcsonk, csővég, csőtoldat, csőcsatlakozás
- japane:
- 噴射管 [ふんしゃかん], 筒口 [つつこう], ノズル
- nederlande:
- mondstuk
- pole:
- dysza
- portugale:
- regulador de jato
- ruse:
- форсунка, жиклёр
- slovake:
- ústie (nádobky, tuby), ústie (nádobky| tuby)
- ukraine:
- форсунка, жиклер, сопло