Adiĝ/o PIV1

Adiĝo

GEOG
Rivero en norda Italujo, fontanta en la montoj de Sudtirolo (t.n. Supra Adiĝo) kaj post trairo de Trento kaj Verono enfluanta Adriatikon 30 km sude de Venecio: li menciis […] venkojn ekde Danubo ĝis Adiĝo […] laŭdis la starigon de la roma respubliko [1]; Veneto[n…]trairas du gravaj riveroj, Pado kaj Adiĝo [2].
1. Frans Sammut: La Malta Revo, Mondial
2. Vikipedio, Veneto
angle:
Adige
france:
Adige
germane:
Etsch
itale:
Adige
japane:
アディジェ川 [アディジェかわ]
ruse:
Адидже

administraj notoj