1visk/o

visko

BOT
Genro el familio lorantacoj (Viscum), duonparazita vegetaĵo kun blanketaj ŝajnberoj, kreskanta sur arboj, el ĝi oni ekstraktas gluon: Eneo […] akiris ŝoson de visko, kiu malfermos al li pordegon en la Subteran Mondon [1]; visko kaj ilekso kaj paperstrioj ĉie en la akuŝeja ĉambro [2]; Blanka visko aŭ Blanka arboperlo estas globforma, duonparazita planto, vivanta sur deciduaj arboj kiaj robinio, poplo, tilio [3].

Blanka visko (Viscum album), Botanika Ĝardeno, Karlsruho, Germanujo
CC BY-SA 3.0  [4]
angle:
mistletoe
beloruse:
амяла
bulgare:
бял имел
ĉeĥe:
jmelí
france:
gui
germane:
Mistel
hispane:
muérdago
hungare:
fagyöngy
japane:
ヤドリギ
katalune:
vesc
latinece:
Viscum
nederlande:
maretak
perse:
دارواش
portugale:
visco, visgo
ruse:
омела
slovake:
imelo
ukraine:
омела

administraj notoj

~o: Mankas verkindiko en fonto.