1vink/o
vinko

- Genro el familio apocinacoj (Vinca), kun ĉiamverdaj folioj kaj violbluaj kvinpetalaj floroj: densa vinko volviĝas ĉirkaŭ la malnovaj ruĝaj muroj, folio ĉe folio [1]; iom da vinko el la tombo de la najbaro etendas ĉi tien sian fingron, por tamen iom ornami la lokon [2].

1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Bona humoro
- angle:
- periwinkle, vinca
- beloruse:
- барвенак
- ĉeĥe:
- barvínek, brčál
- france:
- pervenche
- germane:
- Immergrün
- hungare:
- meténg, télizöld
- japane:
- ツルニチニチソウ
- latinece:
- Vinca
- nederlande:
- maagdepalm
- pole:
- barwinek
- portugale:
- pervinca
- ruse:
- барвинок
- slovake:
- zimozeleň
- ukraine:
- барвінок