Vestfali/o

Vestfalio

GEOGHIS
Duklando kaj poste de 1815 ĝis 1946, prusa provinco inter la riveroj Rejno kaj Vezero: tridekjara Milito (1618-48), kiu finiĝis, almenaŭ teorie, per la packontrakto de Vestfalio [1]; termezuristo laborema kaj modesta estis W. H. Trompeter, el Schalk en Vestfalio, Esperantisto de la unua horo VivZam .
1. Monato, Ipfelkofer Jomo: Festo unika en la mondo
beloruse:
Вэстфалія
germane:
Westphalen
japane:
ウェストファーレン, ウェストファリア
ukraine:
Вестфалія (область)

Nordrejn-Vestfalio

GEOGPOL
Federacia ŝtato de Germanujo, situanta en la plej okcidenta parto kaj trafluata de la rivero Rejno kun regurbo Duseldorfo kaj plej granda urbo Kolonjo: la provinca registaro de Nordrejn-Vestfalio decidis ankaŭ kontraŭ la projekto „Metro-Rapid”, kiu estus magnettrajne ligonta plurajn urbojn de la regiono [2]; la germana industria federacia lando Nordrejno-Vestfalio, komparebla kun Flandrio, bezonis nur 17,8 % pli da energio [3].
2. Monato, Reinhard Fössmeier: Ĉu iam rapidos Transrapid?
3. Monato, Ivo Durwael: Energiaj ciferoj
angle:
North Rhine-Westphalia
beloruse:
Паўночны Райн — Вэстфалія
france:
Rhénanie du Nord-Westphalie
germane:
Nordrhein-Westfalen
hungare:
Észak-Rajna-Vesztfália
katalune:
Rin del Nord-Westfàlia
nederlande:
Noordrijn-Westfalen
pole:
Nadrenia Północna-Westfalia
portugale:
Renânia do Norte-Vestefália

administraj notoj