vegan/o
vegano
- 
                              Homo kiu evitas kiel eble ĉiajn formojn de ekspluato kaj krueleco
                              al bestoj, ĉu por manĝaĵo, ĉu por vestaĵoj, ĉu por iu ajn
                              alia celo:
                              
                                 sciencistoj volas studi kvaliton de la lakto de veganinoj,
                                 kiuj mamnutras[1];
                                 
                              
                                 plie Nori alportis multajn ĉinajn nudelojn kun supo por
                                 veganoj[2];
                                 
                              
                                 mi fariĝis vegano en Julio pasintjare[3].
                                 
                               vegetarano. vegetarano.
1.
                           
                           Esperantista vegetarano, jaro 1987, numero 4, p. 17
2. Francesco Maurelli: Esperantista vegetarano, jaro 2007, p. 37
3. Bertilo Wennergren: vortaro-blogo, komento
                  2. Francesco Maurelli: Esperantista vegetarano, jaro 2007, p. 37
3. Bertilo Wennergren: vortaro-blogo, komento
- angle:
- vegan
- beloruse:
- вэган
- ĉeĥe:
- vegan, vegetarián odmítající i vejce a mléko
- ĉine:
- 純素食者 [chúnsùshízhě], 纯素食者 [chúnsùshízhě]
- germane:
- Veganer, Veganerin
- hispane:
- vegano
- katalune:
- vegà
- nederlande:
- veganist
- pole:
- weganin
- portugale:
- vegano
- slovake:
- vegán
- svede:
- vegan
vegana
- 
                              Konforma al doktrino ne ekspluati aŭ kaŭzi kruelecon al bestoj:
                              
                                 ĉu la vegetara kaj vegana nutraĵoj disponigas al la homo sufiĉe
                                 da proteinoj?
                                 [4];
                                 
                              
                                 ili sen scio asertas stultaĵojn pri Esperanto, pri vegana
                                 manĝaĵo
                                 [5];
                                 
                              
                                 la veganaj kondomoj ne havas kazeinon, kio estas laktoderivaĵo,
                                 ĉar la vegana filozofio malakceptas ajnan bestan ekspluatadon
                                 [6].
                                 
                               vegetara. vegetara.
4.
                           
                           Stano Marĉek: Esperantista vegetarano, jaro 1989, numero 2, p. 6
5. La perdita generacio: albumo "eksenlime", kanto "la pasinta generacio"
6. Andy Hernández: Ĉu veganaj kondomoj? Certe jes!, VeganArto, 2017-08-11
                  5. La perdita generacio: albumo "eksenlime", kanto "la pasinta generacio"
6. Andy Hernández: Ĉu veganaj kondomoj? Certe jes!, VeganArto, 2017-08-11
- angle:
- vegan
- beloruse:
- вэганскі
- ĉine:
- 純素食 [chúnsùshí], 纯素食 [chúnsùshí], 全素 [quánsù]
- germane:
- vegan
- hispane:
- vegano
- katalune:
- vegà
- nederlande:
- veganistisch
- pole:
- wegański
- svede:
- vegansk
veganismo
- 
                              Vivmaniero per kiu oni
                              evitas kiel eble ĉiajn formojn de ekspluato kaj krueleco al
                              bestoj:
                              
                                 aperas pri vegetarismo kaj veganismo multaj publikigaĵoj
                                 [7];
                                 
                              
                                 veganismo estas ofte konata kiel pura aŭ radikala vegetarismo
                                 [8].
                                 
                               vegetarismo. vegetarismo.
- angle:
- veganism
- beloruse:
- вэганства
- ĉeĥe:
- veganismus
- ĉine:
- 純素食主義 [chúnsùshízhǔyì], 纯素食主义 [chúnsùshízhǔyì]
- france:
- végétalisme
- germane:
- Veganismus
- hispane:
- veganismo
- hungare:
- veganizmus
- katalune:
- veganisme
- nederlande:
- veganisme
- pole:
- weganizm
- portugale:
- veganismo
- slovake:
- vegánstvo, vegánizmus
- svede:
- veganism